| Utilaj informoj |
Utilaj informoj pri tribunalaj interpretistoj kaj aŭtentikigitaj tradukoj
Kiu estas tribunala interpretisto kaj por kio li povas esti bezonata
Tribunala interpretisto (fakte ankaŭ tradukisto, ĉar efektive temas pri du diversaj profesioj: interpretisto transigas komunikaĵon perbuŝe de unu lingvo en alian, tradukisto ĝin faras skribe) estas persono, kiu estas, far de regiona tribunalo, kompetenta laŭ la loĝloko de la interpretisto, nomumita por realigo de aŭtentikigitaj tradukoj kaj interpretado en situacioj, kiam tion postulas la ĉeĥaj leĝoj. Tribunala interpretisto do aktivas ne sole por ŝtataj oficoj, polico, tribunaloj, prokuroraj oficejoj, sed ankaŭ por privataj personoj. Se ekzemple vi intencas geedziĝi kun fremlandan(in)o aŭ rekte labori en fremdlando, vi bezonos oficiale tradukitajn dokumentojn „kun stampaĵo". Se iu ajn oficejo vin informos, ke por realigi certan juran agon estas necese trovi oficialan interpretiston, certiĝu unue, ĉu li/ŝi fakte estas tribunala interpretisto; estus tre malagrable, se oni devus serĉi lin/ŝin duonhoron antaŭ la koncerna traktado.
Kiel trovi la ĝustan interpretiston
Kontakton al tribunala interpretisto povas al vi transdoni jam la institucio mem; se ĝi ne faros tion, vi povas lin mem elserĉi, en TTT-paĝoj de la Kamero de tribunalaj interpretistoj de la ĈR o. s. (www.kstcr.cz), en retservilo de Ministerio de justico de ČR www.justice.cz, eventuale ankaŭ helpe de la Flavaj paĝoj (telefon-libro). Krom tio vi povas ricevi necesajn informojn ĉe la plej proksima tribunalo, kiu al vi transdonos aŭ sendos, post kiam vi pagos certan takson, koncernan ekstrakton de la Registro de tribunalaj interpretistoj.
Ĉu oni tradukas originalon aŭ kopion?
Plue ni volus rekomendi al vi, antaŭ ol mendi la aŭtentikigitan tradukon, ke vi anticipe prijuĝu, ĉu vi la originalon de la dokumento, kiun vi liveros al la interpretisto, iam ankoraŭ bezonos (plejparte vi jam la dokumenton transdonos al la ofico kaj ne vidos ĝin plu). Tio koncernas ekzemple atestilojn kaj diplomojn. Ĉi-tie konvenas havigi al si aŭtentikigitan kopion, tio signifas, ke la kongruencon de la kopio de dokumento kun originalo vi igos konfirmi ĉe iu notario aŭ en la matrikulejo de la urba ofico (ni atentigu, ke la tribunala interpretisto ne povas konfirmi la kongruencon de la kopio kun la originalo de la dokumento). Kiam vi bezonas aŭtentikigi fremdlingvajn dokumentojn, turnu vin sole al notario, sed antaŭe certiĝu, plej bone telefone, ĉu la notario konfirmas ankaŭ fremdlingvajn dokumentojn, ĉar tio ne ĉiam estas garantiata.
Ni rekomendas ĝenerale, ke vi transdonu al la tribunala interpretisto la kopion ĉiam nur oficiale konfirmitan, ĉar por pretigi la konfirmitan tradukon estas necese uzi sole originalon, aŭ konfirmitan kopion (vidu la dekreton de la Ministerio de justico n-o 37/1967 Sb., por realigo de la leĝo pri ekspertoj kaj interpretistoj, § 14 alineo 2). Iam ajn, kiel ekzemple ĉe la dokumentoj por geedziĝi en Aŭstrio, estas eĉ necese, ke la kopio estu aŭtentikigita rekte far notario, ne far oficisto, kiun la notario komisiis.
Kiel aspektas la konfirmita traduko
La konfirmita traduko enhavas:
La tuta konvoluto devas esti kunkudrita tiel, ke ne estu eble nerimarkite dispartigi la dokumentojn. Praktike oni faras ĝin tiel, ke oni perforas la tutan konvoluton, tra la truoj oni traŝovas ŝnureton (ĝi ne devas naci-trikolora), ĝiajn finaĵojn oni transgluas kaj al la transgluita parto oni enpresos interpretistan stampon.
Kiel oni fakturas tradukojn kaj interpretadon
Taksoj de la tradukoj kaj interpretado por ŝtataj organoj estas fiksitaj en la dekreto n-o 37/1967 Sb., por realigo de la leĝo pri ekspertoj kaj interpretistoj, en valida teksto, en aliaj kazoj validas taksoj kontraktitaj inter la interpretisto kaj la koncerna kliento.
Skribajn tradukojn oni fakturas laŭ tielnomataj normigitaj paĝoj. La normigita paĝo estas kalkulata laŭ la ĉeĥa standarda normo por tajpado en skribmaŝino, t.e. 30 linioj po 60 ekbatoj inkluzive de interspacoj. En kazo de komputilaj programoj tio signifas 1800 signojn (bajtojn). Nocion de normigita paĝo (event. de unu paĝo de la traduko) tiel same specifikas la dekreto de la Ministerio de justico de ČR n-o 37/1967 Sb., por realigo de la leĝo pri ekspertoj kaj interpretistoj, en teksto de pli postaj preskriboj, en § 24 alineo 2. Parte tradukitan paĝon oni kalkulas kiel tutan, kiam ĝi kompletigas la tekston aŭ ĝian kompletan parton.
Intrepretadon oni kalkulas en taksoj po unu labortago (8 horoj) inkluzive de ĉiuj paŭzoj kaj interrompoj. Interpretisto kaj kliento povas anticipe interkonsenti pri la interpretado en intervalo de duono de la labortago, t.e. en intervalo de 4 horoj. Escepte estas eble interkonsenti takson po unu horo, se la traduko ne daŭros pli ol 2 horojn.
La tempon pasigitan vojaĝante ekster sia profesia adreso (ekzemple senĉesa domicilo) rajtas la interpretisto enkalkuli en tutan limiton de sia interpreta tempo. Pagoj de vojaĝ-rekompencoj (vojaĝ-biletoj, manĝkostaj alpagoj, enloĝigo, poŝmono ktp.) sin direktas laŭ la validaj juraj preskriboj de Ĉeĥa respubliko.